![]() |
| Fonto: de.fotolia.com |
Inter 2003/09/25
kaj 2003/12/12 mi tenis blogon sub la titolo Periskope. En ĝi mi regule
publikigis artikolojn diversspecajn kaj diverslongajn. Poste ĝi haltis kaj
falis en longan kaj pezan silenton. De tiam mia vivo ofte piruetis kaj
kapriolis. Disaj interesoj kaj okupoj min tiris kaj puŝis. La tiama blogo, se
mi bone memoras, estis inter la unuaj en Esperanto. Poste aperis multaj blogoj,
iuj eĉ altkvalitaj enhave kaj stile. Dume ekĝermis kaj ekfloris ankaŭ aliaj
interretaj komunikrimedoj, i.a. la tiel nomataj sociaj retoj. La blogoj ne
perdis sian interesan kaj allogon, sed ili ne plu estas la preferata kanalo por
libera kaj senĝena publikigo de artikoloj aŭ eĉ de nuraj pripensoj senpretendaj.
Tamen mi plu
preferas la facilecon kaj flekseblecon de la bloga sistemo. Kaj
post tiom longa interrompo, mi decidis ke jam temp’ está por nova esperanta
blogo miapluma. Tiel naskiĝas la nuna Parenteze. Ĝi longe vivu kaj
prosperu, kaj en ĝi senhalte aperadu artikoloj kaj rezonoj, kiuj ne trovas
neston aliloke. Por rekomenci, mi citu ĉi tie la unuan
blogaĵon de la iama Periskope, publikigitan je 2003/09/15. Jen ĝi:
Ĉu en Esperanto ni bezonas la vorton blogo?
Certe jes. Ĉar temas pri nova koncepto, nova maniero komuniki. Publikigi
bloge signifas publikigi rapide kaj facile. Sen perantoj. Sen ĝenoj. Sen redaktoroj kaj re(d)akcioj.
Sen cenzuroj. Libere. Ni do enkonduku ne nur la vorton blogo, sed ankau ĝian
kompletan familion sufiksan kaj prefiksan: ni kreu blogojn, ni blogu kaj
reblogu, ni reagu bloge, ni eniru blogejon kaj legu blogaĵon, kaj inter
bloguloj regu bloga etiketo.

Estas plezuro enblogiĝi en ĉi tiun freŝe de vi relanĉitan kaj de mi malkovritan Parentezon! (Se vi permesas demandon inter rondaj krampoj, do parenteze, jen ĝi : ĉu vi povus precizigi kiu estas la vera "lingUo" internacia? Devas esti ia diablo en la skatolo, suspekton vi ja vekis...). Estu via blogejo plene eterna dum ĝi daŭros, kiel diris alia poeto!
ResponderEliminarNu, nenia diablo en la skatolo, sed simpla mistajpo, apenaŭ pravigebla (ĉar en mia klavaro la "u" kaj "v" ne estas proksimaj inter si). Nun ĉio glatas subtitole. Kaj kiu alia poeto tiel vortumis pri eterneco?
ResponderEliminarvidinda : http://www.releituras.com/viniciusm_fidelidade.asp
ResponderEliminar-----------------
http://www.releituras.com/viniciusm_fidelidade.asp
Soneto de Fidelidade
Vinicius de Moraes
De tudo ao meu amor serei atento
Antes, e com tal zelo, e sempre, e tanto
Que mesmo em face do maior encanto
Dele se encante mais meu pensamento.
Quero vivê-lo em cada vão momento
E em seu louvor hei de espalhar meu canto
E rir meu riso e derramar meu pranto
Ao seu pesar ou seu contentamento
E assim, quando mais tarde me procure
Quem sabe a morte, angústia de quem vive
Quem sabe a solidão, fim de quem ama
Eu possa me dizer do amor (que tive):
Que não seja imortal, posto que é chama
Mas que seja infinito enquanto dure.
Vinicius de Moraes, "Antologia Poética", Editora do Autor, Rio de Janeiro, 1960, pág. 96.
Dankon pro la poemo! Mi trovis esperantigon ĉi tie:
Eliminarhttp://www.ipernity.com/blog/32696/366676
(La traduko ne estas bona, sed verdire temas pri tre malfacile tradukebla soneto).
Du bonajn tradukojn de aliaj poemoj de Vinícius de Moraes mi trovis en "Brazila Esperanta Parnaso" (2007): "Soneto de inspiro" ("Soneto de inspiração"), trad. F.V. Lorenz, kaj "La feliĉo" ("A felicidade"), trad. Sylla Chaves (p. 145-146).
Tiu defendo de la vorto blogo estis en 2003! Ĉu do tiam bezonis fari tiun defendo! Hodiaŭ la ekzisto de la vorto 'blogo' same kiel 'blogi' Ŝajnas al mi evidenta.
ResponderEliminarP.S.: ĉu vi scias ke jam ekzistas Esperanta blogo kun la nomo parenteze? http://parenteze.net/
ĝi havas tamen aliajn celojn