terça-feira, 14 de março de 2017

LA BONA KAPITANO


Foto farita en oktobro 2011.
«Uzu ĝin en mia nekrologo»:
Li mem diris duonŝerce...


Nekrologo pri António da Silva Almeida
          (1928.02.16 – 2014.11.22)


[Estas iom strange (eĉ en Esperantujo!), ke "nekrologo" aperas pli ol du jarojn post la forpaso de la koncernato. Nu, la suba teksto estis sendita en februaro 2015 al la redaktoro de Nia Bulteno, la oficiala organo de Portugala Esperanto-Asocio, por eventuala publikigo. Tamen tiu gazeto ne plu aperis ĝis la nuna dato, kaj do la teksto restis en tirkesto, legite nur de la redaktoro. Tial mi decidis ĝin aperigi en mia blogo, por ke pliaj homoj povu konatiĝi kun ĝia enhavo kaj rememori estimindan, neforgeseblan kaj ekzemplodonan samideanon. Se vi preferas komforte en fotelo legi tiun ĉi dokumenton papere, vi trovos elŝuteblan kaj libere printeblan pdf-dosieron (tamen sen la ligiloj) ĉi tie. Nun ek al la blogaĵo!]


«Se ne lernas la infano, ĝi ne estos kapitano»: tiel sentencas ne la konata zamenhofa Proverbaro, sed la virtuoza traduka plumo de Kabe. 1 Tamen bone lernis la infano Anĉjo, kiun la oficiala naskiĝakto eternigis sub la nomo António da Silva Almeida, kaj do ĝi fariĝis kapitano.

Instruas la etimologia saĝo, ke la vorto kapitano fontas el la latina caput («kapo»). Oni scias, ke ĉe la kapo sidas rezono, racio kaj intelekto. Nia bedaŭrato do prave elektis sian karieron, ĉar ĉio ĉe li ŝajne devenis el potenca racio, kiu mastris kaj bridis ĉian pasion, ĉian patosan korelverŝon. Tamen oni ĉi-priskribe ne misjuĝu lin granita bloko. Tute male. Malgraŭ sia ŝajne senklopoda reteniĝemo, kiun laŭis tipe militista teniĝo korpa, ĉiam rekta kaj neŝancelebla, kap. Almeida senĉese elradiis fajnan afablon, kies senafekteco ĉiun katenis, kaj neordinaran, inteligentan, tre subtilan, zorge poluritan humuron, kiun stompis nenia acerba rimarko aliula, nenia pikvorto, nenia vitriola incito, kiaj bedaŭrinde oftas inter «pacaj batalantoj», ankaŭ ĉe PEA.

Liajn buŝangulojn ĉiam streĉis duone retenata rideto, kiu impresis rande de milda ironio, tamen neniel timige, neniel forpuŝe. Lia patentita salutformulo, per kiu li regalis ĉiun renkontaton, tute sendepende de ties grado de konateco, ĉiam laŭte sonoris kaj ĉiam vortis same: «Ĉu vi fartas tiel bone, kiel vi aspektas?». Ĝin sekvis forta manpremo, kiu tuj inspiris respekton kaj fidindon.

Latine oni diras, ke nomen est omen, diraĵo senrime tradukebla per «nomo estas aŭguro». Kion do aŭguris la nomo de nia kapitano? Unue, tuj frapas la konstato, ke ties komencliteroj A.S.A. formas vorton ne nur esperantan (asa, do «estanta»), sed ankaŭ portugalan (asa, «flugilo»), kaj ĉi lasta kvazaŭ anoncis lian profesion, ĉar li fariĝis kapitano... flugarmea.

Due, la antaŭnomo António konsistas nur el esperantaj radikoj kaj finaĵoj, analizeblaj laŭ tri malsamaj kombinoj: ant‑on‑i‑o, an‑ton‑i‑o, ant‑o‑ni‑o. Trie, ankaŭ la vorto, kiu ligas tiun ĉi nomon al la sekva, estas pure esperanta: da. Kvare, la unua familia nomo (Silva) signifas «arbaro» en la latina, kaj arbaro simbolas nekonscion, obskuran lokon, kie insidas sovaĝaj bestoj, prezentantaj niajn instinktojn, kaj plurspecaj danĝeroj, kiujn nepras superi, por ekvidi kaj ricevi lumon. Eble temas pri facetoj kaj epizodoj el lia privata aŭ profesia vivo, kiuj ne estas konataj al ni.

Kvine, la ĉefa familia nomo (Almeida), laŭ fakvortaroj, 2 devenas de la araba المائدة (al-māʼida), kiu, laŭ la menciitaj verkoj, signifas «la tablo», kvankam ĝia pli preciza senco estas «la manĝotablo», aŭ eĉ pli bone, «la tablo kovrita (per manĝaĝoj)». Pri la kaŝita signifo de tablo kovrita dirindas, ke ĉi lasta simbolas ne nur abundon, komforton kaj bonstaton, 3 sed ankaŭ agrablan estontecon kaj homon honestan kaj malavaran. Krome, ĝi estas grava elemento en la religioj juda (la ŝabata tablo), 4 kristana (la lasta vespermanĝo de Jesuo) 5 kaj islama (la tablo kovrita, kiun mencias la korano). 6

Aldone, Almeida laŭprononce konsistas el tri esperantaj radikoj (al‑ej‑da) plus intera m, kiu estas ne nur la komenclitero de «tablo» en multaj lingvoj el pluraj familioj, 7 sed ankaŭ grava litero por la religioj juda (Abraham, Jerusalem, maco, Moseo), kristana (Betlehem, Maria, martiro, mesio, meso) kaj islama (Mahometo, Medino, Mekko, moskeo). Laste, sed ne balaste, Amadora, la nomo de la urbo, kie longe loĝis la forpasinto, konsistas nur el esperantaj elementoj (am‑ad‑or‑a), du el ili kun signifo sendube bonaŭgura. Resume, nia bedaŭrato ĝuis de la komenco aparte favorajn vibrojn el la nomo elektita, kaj li certe ilin profitis tre bone. La celon li do plenumis, kaj li mem sian vivon igis vivinda kaj eĉ ekzemplodona.

Kiam mi eklernis Esperanton kaj aliĝis al PEA, en la jubilea jaro 1987, kap. Almeida esperantistis jam de kvardek jaroj. Mi tuj rimarkis lin lingve supera al la ceteraj asocianoj. Ne mirinde do, ke li, antaŭe asocia kasisto (NB26: 13), fariĝis prezidanto de la teknika komisiono kaj lingva konsilanto en la sekva jaro (NB37: 14). Li apartenis ankaŭ al la ĵurio de la t.n. jubilea tradukkonkurso, kiu, malgraŭ pompa anonco (NB33: 3), altiris nur du (!) konkursantojn (NB37: 3). Ĉar mi estis unu el tiuj du kuraĝuloj, mi povis tiam unuafoje pridiskuti lingvajn temojn kun li, kiam li, post la verdikto, private komentis kelkajn detalojn de mia tradukprovo. 8

Baldaŭ poste mi submetis al lia revizio alian tradukon. Temis pri tre komplika teksto el faka prelego pri filozofia temo, kun stilo preskaŭ neelteneble rokoka. 9 Kiam li enmanigis al mi la reviziaĵon, li ufis kaj konfesis, ke «ne enestas eraroj, sed mi apenaŭ komprenis ion», kaj mi replikis «ankaŭ mi!». Tio igis nin rideti komplice. Li ja estis homo klera kaj konscia pri sia valoro, sed samtempe tre modesta kaj honesta. Neniam mi rimarkis ĉe li eĉ la plej etan spuron de vanto, fanfarono aŭ parademo.

Ĉe PEA li okukis plurajn postenojn. Krom la jam menciita, li rolis ankaŭ kiel kasisto (NB26: 13), instruisto, prezidanto de la kontrolkomitato (NB52: 5), prezidanto de la ĝenaralasemblea stabo (NB74: 2) kaj UEA-peranto inter 1972 kaj 2004. Tamen li pleje konatiĝis kiel libroservisto aŭ, kiel li mem ŝatis modeste vortumi, «la deĵoranto de nia libroservo» (NB52: 12). Tiun postenon li ekopukis en aprilo 1990 (NB50: 16) kaj definitive forlasis nur en oktobro 2007 (NB90: 5). Temis pri 17 jaroj da senlaca laborado, grandanima sindediĉo kaj kompetenta prizorgado. Kiam li enposteniĝis, oni tuj rimarkis novan elanon kaj freŝan energion. Por instigi aĉetemon, li baldaŭ publikigis en la asocia bulteno 2‑paĝan liston da verkoj «kies prezo ne superas 100$00» 10 (NB50: 16‑17). Poste li enbultenigis novajn listojn (NB52: 12‑13, 53:12‑13, 54: 14‑15, 57: 25) kaj fine eĉ tutan katalogon, 15‑paĝan (NB67: 5‑19).

Kiu ne memoras lian magran figuron, side-kurbe ĉe la skribotablo de la sideja libroservo, en senĉesa benediktana klopodado super amaso da slipoj? Kie sidis kaoso, tie baldaŭ regis ordo, dank’ al lia talenta mano. Tamen li ne fariĝis libroserva burokrato nek nura debitisto de brokantaĵoj: li ja ne hezitis mendi novajn titolojn, kaj li afable invitis vizitantojn kaj sidejajn kutimulojn al foliumo, ĉar li prave komprenis, ke librojn oni devas ne nur ekspozicii, sed ankaŭ lerte reklami kaj entuziasme aŭ eĉ ame priparoli.

Menciindas aldone, ke la pli rutinaj taskoj neniam akaparis la tutan liberan tempon de kap. Almeida. Li ja estis amanto de kulturo ĝenerale, kaj de arto kaj arkitekturo aparte. Partoprenintoj de la Zamenhofa festo, kiu okazis en la societo Voz do Operário en Lisbono, la 16an de decembro 1989, certe neniam forgesos lian lumbildan prelegon pri etruska arto (NB47: 4, 48: 10‑11). Jen tre malfacila temo, sed la taskon li brile plenumis. Nepran mencion meritas ankaŭ liaj artikoloj pri gravaj portugalaj monumentoj (la katedralo de Évora, la abatejo de Alcobaça, la monaĥejo de Jerónimos, la turo de Belém, la katedralo de Lisbono, la monaĥejo de Batalha), publikigitaj en pluraj numeroj de la bulteno de kooperativo Saluton. Per stilo senornama, iafoje eĉ iom senkolora, sed ĉiam tre pura, neriproĉebla kaj kristale klara, li sobre priskribis la ĉefajn trajtojn de tiuj famaj juveloj.

Krome, li lingve elstaris ankaŭ per publikigo de aprezata gramatika verko, 11 kiun li tralaboris preskaŭ ĝis sia vivofino, kaj de du detalaj vortaroj, 12 kiuj fariĝis nemalhaveblaj konsultiloj sur la bretoj de ĉiu serioza tradukisto aŭ lingvouzanto. Jam tre maljuna, li ankoraŭ kuraĝis alfronti la malfacilan taskon esperantigi dikan poemaron portugallingvan. 13 Nun, li ĝuas meritatan repozon. Estis plezuro ĝui vian kuneston, kapitan'!


 


1. Jacob kaj Wilhelm Grimm: Elektitaj Fabeloj. Tradukis el la germana Kazimierz Bein. Saarbrücken: Artur E. Iltis 1985. 199 p.; p. 65 (1a eld. Berlino 1906).  

2. Vestigios da língua Arabica em Portugal ou lexicon etymologico das palavras, e nomes portuguezes, que tem origem Arabica, composto por Ordem da Academia Real das Sciencias de Lisboa, por Fr. Joaõ de Sousa, Correspondente de Numero da mesma Sociedade, e interprete de S. Magestade para a lingua Arabica. Lisboa, na Officina da Academia Real das Sciencias. Anno M.DCC.LXXXIX. xx, 160 p.; p. 46-47 [la aŭtoro naskiĝis en Damasko en 1734 sed ekloĝis en Lisbono ĉirkaŭ 1750; 2a eld. 1830; 3a eld. (faksimila) 1981, kun antaŭparolo de A. Farinha de Carvalho].

3. Oni memoru ekzemple, la proverbojn 2480 («Tablo kovrita faras amikojn») kaj 2586 («Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita») el la fama zamenhofa kolekto.  

4. Troveblas ankaŭ mencioj pri tablo kovrita en la Malnova Testamento (Ps. 23:5; 78:19).

5. Mt 26:17 30, Mk 14:12 26, Lk 22:7 39, Joh 13.

6. المائدة (al-māʼida), «La tablo kovrita», estas la titolo de la 5a surao, sed pri ĝi temas nur ties versoj 113-116 (La Nobla Korano. El la araba originalo tradukis Italo Chiussi).

7. azerbajĝane, turke: masa; bulgare, makedone: маса (masa); eŭske: mahai; galege, hispane, kambae, lue, portugale, sarde: mesa; hindie मेज़ (mez); indonezie, malaje: meja; jave, sunde: méja; kartvele: მაგიდა (magida); kikuje: metha; komore, svahile: meza; kurde: mase; latine: mensa; lingale: mésá; mahle: މޭޒު (mēzu); malayale: മേശ (mēŝa); malte: mejda; marate: मेज (mēĝ); panĝaba: ਮੇਜ਼ (mēz); perse: میز (miz); romae: mesalya; romanĉe: maisa; rumana: masă; sinhale: මේසය (mēsaya); slovene: miza; sorane: مێز (mêz); tamile: மேசை (mēzai); urdue: میز (mez).

8. Almeida Garrett: Voĉojn, voĉojn! [11a ĉapitro el la romano O arco de Santana, trad. el la portugala]. (Lisbono): 1987. 3 p. [nepublikigita tajposkripto]  

9. Elísio Gala: Feinoj kaj sorĉistinoj [teksto de prelego farita en Lisbono, 1987-10-27, trad. el la portugala]. Lisbono: 1987. 9 p. [nepublikigita tajposkripto]  

10. 100$00 egalvaloras al... 0,50€!

11. A. S. Almeida: Apontamentos gramaticais de Esperanto. 5a eld. Lisbono: Portugala Esperanto-Asocio 2012. 374 p. (1a eld. 1978, sub la titolo Apontamentos de Esperanto). (NB95: 7)

12. A. S. Almeida: Dicionário Português-Esperanto. 2a eld. Portugala Esperanto-Asocio 2011. 858 p. (1a eld. 1997); A. S. Ameida: Dicionário Esperanto-Português. 2a eld. Portugala Esperanto-Asocio: 2010. 365 p. (1a eld. 1997). (NB91: 30)

13. Henrique Madeira: Meridianos/Meridianoj. Trad. A. S. Almeida. 286 p. (NB91: 32)

Sem comentários:

Enviar um comentário