![]() |
| Fonto: twitter.com.berbagisesama berbagi estas bela indonezia vorto, kiu signifas «dividi ion kun iu», ekzemple, berbagi kamar dengan orang lain («dividi ĉambron kun alia persono»). |
De tempo al tempo
revenas la demando, kiel vortumi en Esperanto la ĉiutagan koncepton, kiun oni
esprimas i.a. per to share, partager, compartir, partilhar
kaj berbagi en la angla, franca, hispana, portugala kaj indonezia,
respektive. Tiam oni ordinare proponas tiun aŭ alian vorton aŭ esprimon, oni
debatas kaj argumentas, oni defendas sian ĉevaleton kaj atakas aliulan, kaj,
tre ofte, oni venas al nenia konkludo...
Cetere, ŝajnas, ke
ne nur en Esperantujo oni baraktas por esprimi la menciitan koncepton. Antaŭ
nelonge ankaŭ ĉe fejsbuka Interlingua-grupo oni longe diskutis la aferon
kaj... venis al nenia konkludo! Verdire, en Interlingua funkcias la t.n.
regula de tres («regulo de tri»). Tio signifas, ke, se ia vorto troviĝas
samforme kaj samsignife en almenaŭ tri el la fontlingvoj (latina, itala,
hispana/portugala, franca, angla, germana, rusa), ĝi tuj akiras pasporton en la
regnon de Interlingua. Tamen la fontlingvoj tute ne akordas ĉi-punkte,
kaj eĉ la portugala kaj la hispana — kiuj ordinare tre similas inter si leksike
— prezentas malsamajn formojn: partilhar kaj compartir,
respektive...
Nu, la afero ŝajnas
unuarigarde komplika, sed en la praepoko de Esperanto Zamenhof ne hezitis
skribi kristale-klare:
Ni
dividas kun niaj legantoj ankoraŭ kelkajn aliajn konsilojn, ricevitajn de niaj
amikoj. (La Esperantisto 1891, n-ro 3, p. 20, represita en Originala Verkaro, p. 101)
Jen do! Simple kaj
nature! Ora epoko, kiam Esperanto ankoraŭ funkciis iom “virge”, kiam oni libere
kaj ĝoje ĉerpis el interna puto kaj ne timis konstantan grumbladon kaj zoilan
intervenon de Doktoro Okulvitro (laŭ sprita vortumo de Kalocsay). Nun ni
disponas amason da vortaroj, gramatikoj, lerniloj kaj alioj, kaj multaj nazoj
flaras, multaj okuloj gvatas. Ĉiu timas erari kaj mispaŝi, neniu emas riski,
kaj oni facile falas en densan reton de komplikismo kaj neelĉerpebla
komentismo. Kaj tiel nia Esperanto, ja pli riĉa kaj bunta ol antaŭe, fariĝas
tamen ankaŭ tro stiligita kaj malpli surpriza, malpli spontana, do malpli
ĉarma...

Jes ja, vi ege pravas kaj ni atingas kulminojn de absurdaĵoj, forgesante la konotaciojn de vortoj laŭ kulturoj kaj la kreivon de ĉiu lingvoparolanto. Se oni ne trovas almenaŭ unu ekzemplon de uzo far gravulo, la esprimo ne estas agnoskata. Ktp. Komplikismo kaj komentismo havas klarajn radikojn en la sinpravigemo de niaj orgojle namputaj egooj.
ResponderEliminarPrava komento! Al nesciantoj pri la ĉarma vorto "namputo" mi rekomendas jenan filmeton:
Eliminarhttps://www.youtube.com/watch?v=Ti2iQai8zjk
En Brazilo ni diras "compartilhar", kiu ŝajnas esti kunmiksaĵo de compartir kaj partilhar.
ResponderEliminarLa fejsbuka traduko nuntempe aktuala uzas "konigi". Mi jam alkutimiĝis al tiu formo kaj ŝatas ĝin. Mi ankaŭ vidas la verbon "kundividi" kiel samsignifan.