![]() |
| Bildo ĉe: englishwithatwist.com |
Antaŭ nelonge en la
fejsbuka listo Ateneo sen buŝumo oni diskutis
pri (kaj eĉ ludis per!) sintezaj kunmetitaj verboformoj (farinti anstataŭ
esti farinta, sidanti, anstataŭ esti sidanta, fariti
anstataŭ esti farita ks). Nu, mi diru ke, antaŭ 30 jaroj, kiam mi
eklernis Esperanton en Portugalio, neniu uzis tiajn formojn ĉi tie, aŭ mi
almenaŭ tute ne memoras, ke mi iam aŭdis ilin. Kiam, kelkajn monatojn post la eklerno
en mia hejmlando, mi vizitis mian unuan internacian kongreson, nome la 43an IJK, en Krakovo, mi unuafoje aŭdis tiajn formojn el la
buŝo de itala partoprenantino. Aliaj kunparolantoj dubis pri ilia ĝusteco, sed ŝi,
flua parolanto, konvinke pravigis ilin kaj eĉ citis aŭtoritatajn nomojn, se mi
bone memoras.
Nu, de tiam mi
tiajn formojn renkontis pli kaj pli ofte, kaj parole kaj skribe, precipe la
intus- kaj atas-formojn. Nun ili trovas lokon eĉ en PMEG,
kiu prave — kaj tre klare, kiel kutime — dediĉas al ili tutan paragrafon. Tamen ŝajnas,
ke tiaj formoj ne estas “modernaĵo” en Esperantujo. Jam en aprilo 1907, en La Revuo (p. 337), responde al S-ro H.A., Zamenhof ja skribis
jenon:
La formoj «amatas»,
«amitas» k. t. p, anstataŭ «estas amata», «estas amita», per si mem ne prezentus
ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni
povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra
iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj
povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se «as», «is» k.t.p.
signifus «estas», «estis»; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble
ricevos la signifon de la verbo «esti», tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne
havas.
Tiun ĉi klarigon
oni poste enmetis en ĉiujn eldonojn de Lingvaj Respondoj de L. L.
Zamenhof.
Evidente la
respondo de Zamenhof ne implicas, ke tiajn formojn oni uzis jam en 1907, sed
almenaŭ ĝi pruvas, ke ilin oni tiam konsideris aŭ eĉ proponis, almenaŭ en
privataj leteroj.
Nu, alia flanko de
la demando kuŝas en tio, ke la uzo de sintezaj aŭ eĉ de nesintezaj kunmetitaj
verboformoj (esti -inta, esti -anta, esti -ita ks) povas
impresi malagrable kaj malelegante en okazoj, kiam la uzo de simplaj formoj ŝajnas
sufiĉa kaj tute klara. Probablan rekordon pri akumuliĝo de nesintezaj kunmetitaj
verboformoj mi trovis en 1991, en la revuo Esperanto (n-ro 1000, p. 74), en jena frazo el la plumo
de Douglas B. Gregor:
Estas rimarkinde,
kiamaniere gravaj aldonoj al la scio, kiuj estus meritintaj esti aperintaj en
fakaj revuoj kaj tie estus vekintaj la atenton de fakuloj, ĉi tie ŝajnas esti
faritaj tute hazarde...
Nu, temis certe pri
momento tute seninspira (ni ĉiuj rajtas tiajn!) de la erudicia kimro, kiu feliĉe
nin regalis per aliaj tekstoj ege pli ravaj kaj inspirplenaj, kiel la traduko Reĝo Edipo kaj Antigona, kiun Karolo Piĉ, en kurioza recenzo, laŭdis «tre bona» kaj
(imagu!) «senneologisma».
Tamen, en la fora
jaro 1991, mia junula impertinento igis min verki, surbaze de la citita rebusa
frazo, jenan satiran “poemon”, kiu ĝis nun kuŝis, kune kun multaj aliaj, en
aktujo plena de tajposkriptoj kaj eĉ manskribaĵoj
neeldonitaj (verŝajne ankaŭ neeldonindaj), konataj al neniu krom la aŭtoro:
poeminto
Zam! Zam!
estintas vi kulpinta
pri ĉi kaĉo
se estintus vi kreinta
nian lingvon Esperinto
sen provizo tiel
puce participa
ne estintus
aperintaj kaj pluintaj
ĉi verkuntoj
volintaj komplikinti
(scivolintas mi pri l’ kriĉo
kiun estigintus ĉi verkuntoj
plenumint-estinte lite:
ĉu «ĝi ŝprucis!» aŭ «estintas ĝi ŝprucinta!»)

Jen, mi registras mian admiron al: via vasta aro da konoj en la esperanto-sfero, via kapablo ilin vive kaj inteligente diskonigi, via prompta okazokapto por enprofundigi sufiĉe gravan temon iom supraĵe pritraktitan, via entirkestigita verkotrezoro, la impresa talentospecimeno nun aperigita. Plu kaj pli ili ĉiuj ĉiam elŝprucantu [sed mi fakte ne kapablas diri ĉu ĉi tiu vorto egalas al "estu elŝprucantaj" !!]
ResponderEliminarDankon! Iom post iom ja aperos ĉi tie diversspecaj tekstoj neeldonitaj, nepremiitaj en konkursoj kaj eĉ prave aŭ malprave rifuzitaj de redakcioj.
ResponderEliminarJen bonegaj perspektivoj... Antaŭdankon!
Eliminar(kankegon, Lilia kaj Gonçalo)
ResponderEliminarpri temo de verboformoj komplikaj, mi aldonas ke la pasivaj formoj estas komplikaj kaj redundaj ol la aktivaj.
MI AMAS kontraux MI ESTAS AMATA