sábado, 11 de março de 2017

CERBUMO PRI POEMERO

Fonto: pt.pinterest.com

Antaŭ nelonge, ĉe Fejsbuko, Gino Forma petis klarigon pri jena verso el mia poemo maldiso, kiu nestas en la kvaropa poemaro ibere libere (la tuta poemo sur p. 22-24, la menciita verso sur p. 23):





         unukore
                            unukarne
                                               unuvibre
                                                                  unusparke
                                                                           

                                                                  unueste dui!


Komentinte (prave), ke la tuta verso estas «hiperbolo», li tamen konfesis, ke la signifo de la lasta sintagmo («unueste dui») ne estas facile komprenebla. Li eĉ demandis, ĉu ĝi eventuale signifas «esti du (esti paro) egalas esti unu».

Bertilo Wennergren respondis, ke temas pri «tre arta kaj nekutima esprimo, tute ne facile komprenebla» kaj aldonis, ke laŭ li «ĝi signifas proksimume “esti du, dum oni estas unu”». Nu, ĝi estas certe nekutima kaj verŝajne nefacile komprenebla, sed Bertilo, kiu mem ne estas poeto (almenaŭ laŭ mia scio), unuapafe aljuĝis al ĝi ĝuste la signifon, kiun mi elpensis aŭ trasentis antaŭ 26 jaroj, kiam mi verkis la tutan poemon. Mi tre ĝojas pri tio!

Mi aldonu, ke al la poemo maldiso oni aljuĝis la premion Rozo okaze de la 31aj Internaciaj Floraj Ludoj, kiuj okazis en 1991 en Taragono (Tarragona), en Katalunio. Tiam mi ankaŭ konatiĝis kun William Auld, kiu festparoladis dum florluda ceremonio. Li paroladis tiel klare kaj belprononce, ke ĉe la fino unu el la ĉeestantoj laŭte laŭdis lin ĝuste pri tio. Tiu aldonis, ke pro manko de aŭskulta praktiko esperanta li ne ĉiam facile komprenas tiajn paroladojn, sed ĉi-foje li ĝin traĝuis senprobleme.

Nu, la poemo samjare aperis en Literatura Foiro (1991, n-ro 134, p. 19). Temis pri nigrakovrila numero, ĉar la 20an de decembro de la antaŭa jaro estis mortinta nia karmemora Gaston Waringhien, kiun la juna generacio verŝajne miskonas, pro tro severa kaj sennuanca prijuĝo de Claude Piron en sia fama (kaj ofte misinterpretata) verko La bona lingvo. Nu, la tiama redaktorino de LF, Perla Martinelli, certe faris grandan fortostreĉon por kunpremi sur nur unu A5-paĝon la tutan poemon, kiu ja okupis ege pli grandan spacon en la A4-tajposkripto kaj poste bezonis pli ol du A5-paĝojn por enlokiĝi en la menciita poemaro. Tamen la redaktorino, malgraŭ tia kunpremiteco, sukcesis respekti la tre malfacilan aranĝon de la dismetitaj versoj, kiel oni povas konstati per rigardado (aŭ eĉ legado!) de la tuta poemo ĉi tie. Nu, mi esperas, ke legintoj de la supre menciita verso  kiun Lilia Ledon (filino de la fama liberpensa verkisto Gilbert Ledon) ĉe Fejsbuko taksis «unu el la plej belaj amo-priskriboj, kiujn mi legis»  ne seniluziiĝos leginte la tutan poemon: ne facilas ja teni la saman inspiron kaj vervon tra tuta poemo sufiĉe longa, kaj bedaŭrinde poeto tre rapide povas transiri de ravo al tedo.

Nu, tiam (en 1991) min fascinis, verdire preskaŭ obsedis, tia maniero disŝuti versojn sur la paĝon, kun la celo igi poemon ĝuebla (kaj interpretebla) ne nur sone, sed ankaŭ vide, bilde, grafike. Evidente tian strangan procedon elpensis ne mi. Per videfektoj siajn versojn provizis multaj bardoj antaŭ ol mi, kaj ankaŭ poste. Ekzemple, mia pli juna frato, Frederico Cabral das Neves, publikigis en kolektiva poemaro Poiesis (vol. IX, 2003, p. 78), sub la titolo A circunferência do perfume («La cirkonferenco de la parfumo»), poemon, kies versoj formas du supermetitajn mamojn. Temas pri tre bela poemo, certe ĉefe pro ties enhavo, sed ankaŭ la versaranĝa artifiko aldonas iom da ĉarmo kaj ekzoteco. Ĝi la poetan talenton evidente ne surogatas, sed nur suplementas.

3 comentários:

  1. Do, meze de detaloj historiaj kaj pulpaj, la enirejo al la ondoj de animostatoj antaŭ, dum kaj post la amo, sed krom en la ĉi supre citita versaĵo ĉieestas en la poemo la konkretaj cirkaŭ-aĵoj kaj intern-aĵoj; la fragmento entenas la apogeon, la momenton de transcenda kaj maksimuma jubilo. Ne, mi ne seniluziiĝis: oni estas kaptita sente kaj sense ene de la sceno-disvolviĝo. Feliĉaj tiuj, kiuj lasas sin penetri de tiom envulta sperto. Kaj se ni pli atenteme centriĝas je la kerna verso, ni ekscios kian inundon de unuesta duado en pleneco fluanta tra la tuta kosmo kaj ĉion unuiganta atendas nian animon por forgesigi al ĝi, dank'al maldiso, ĉiajn simple akcesorajn, fizikajn cirkonstancojn.Koran dankon al vi, Gonçalo Neves!

    ResponderEliminar
    Respostas
    1. Estas apenaŭ kredeble, ke vi, nur supraĵe konante min, tiel trafe vortumas mian tiaman animsenton!

      En estonta blogaĵo mi klopodos klarigi la manieron, kiel en la 90aj jaroj de l' pasinta jarcento mi verkis poemojn, kvankam ĝi estas jam aludita (tre svage) en poemo alivoluma ("Poeteco"), kiun mi ankaŭ publikigos ĉi tie.

      Eliminar
  2. Nepre tion faru! Espereble mi sukcese sciiĝos pri novaĵoj en ĉi tiu blogo. [Mi ne havas apartajn komprentalentojn; kelkaj artistoj estas tiom elvokivaj ke eĉ namputegoj estas kaptitaj de la artaĵa kvintesenco ;) ]

    ResponderEliminar