sexta-feira, 31 de março de 2017

PRI DUOBLA NEGACIO

Bildo ĉe www.satesperanto.org
Dekstre mi montras glumarkon, vendatan de la Eldona Fako Kooperativa de SAT. Per ĝia nur trivorta teksto oni kredeble volas transdoni jenan simplan sed profundan mesaĝon: «mortopuno ekzistu en neniu loko kaj en neniu tempo». Temas pri vortumo certe nemiskomprenebla. Kial? Ĉar la du neajn adverbojn neniam kaj nenie apartigas streko. Tia streko montras, ke la du neaj adverboj ne interefikas, ke la nea karaktero de la unua ne influas nek nuligas la nean karakteron de la dua. La streko do izolas la du adverbojn kaj igas ilin sendependaj elementoj laŭ negacia efiko. La dua adverbo kompletigas la informon, transdonatan de la unua, sed ĝi ne interagas kun tiu ĉi, ne modifas ties negacian valoron aŭ forton. Alivorte, per simpla interpunkcia signo eblas eviti t.n. duoblan negacion.

Apartigi la du elementojn kaj tiel eviti duoblan negacion oni povas ankaŭ per aliaj interpunkciaj rimedoj, ekzemple:

Mortopuno neniam, nenie
Mortopuno neniam... nenie
Mortopuno? Neniam! Nenie!

Tian apartigon oni povas atingi ankaŭ per konjunkcio:

Mortopuno neniam kaj nenie

Sen tiaj rimedoj, la du neaj adverboj kunpuŝiĝus kaj nuligus unu alian, detruante la negacian rezulton: «Mortopuno neniam nenie». Per ĉi lasta frazo oni ja transdonus la ideon, ke mortopuno neniam estas en neniu loko, kio signifus, ke ĝi ĉiam estas ie...

Kiam oni parolas, interpunkciajn signojn anstataŭas tono kaj paŭzoj. Oni do faru sufiĉe percepteblan paŭzon inter neniam kaj nenie, por eviti eventualan miskomprenon!

La glumarka vortumo revenis al mi en la kapon, kiam antaŭ nelonge, en la fejsbuka listo Ateneo sen buŝumo, David Trembla sentreme riproĉis zamenhofan frazon, cititan en PMEG: «Esperanto estas nenies propraĵo, nek materiale, nek morale». Tiun frazon li eĉ etikedis erara, asertante, ke ĝi egalas al «Esperanto estas ies propraĵo kaj materiale kaj morale», kiun signifon Zamenhof certe ne celis.

Nu, temas pri obĵeto ne nur lia. Jam antaŭe, en interesa artikolo en la retejo de El Popola Ĉinio, sub la signifoplena titolo «义叠 (Pleonasmo)», oni citis tiun frazon kaj rekomendis, ke «laŭ logiko» (按照逻辑) oni skribu «Esperanto estas nenies propraĵo kiel en rilato materiala, tiel ankaŭ en rilato morala»«Esperanto estas nenies propraĵo ne nur en rilato materiala, sed ankaŭ en rilato morala».

La diritan frazon citas ankaŭ Plena Analiza Gramatiko (PAG), en la subĉapitro «Duobla negacio», sub la ĉapitro «Neado kaj jesado», kie oni legas i.e., ke «en kelkaj esceptaj okazoj, oni trovas ripeton de neaj vortoj sen detruo de la neado, sed male kun nea emfazo» kaj ke, «Tia emfazo pli ofte renkontiĝas ĉe Zamenhof ĉe la duobla nek [...]» (p. 127 de 5a eldono, 1985).

La saman frazon, plie, citas Alec Venture en sia utila sed nun bedaŭrinde apenaŭ konata verko Laŭokazaj lingvaj notoj, en kiu li proponas, pri du aliaj samtipaj zamenhofaj frazoj («Ne rigardante flanken, nek dekstren, nek maldekstren» kaj «Li neniam koleris, nek min, nek vin»), klarigon alispecan ol la PAGa, tamen aplikeblan ankaŭ al la frazo riproĉata de Trembla: «Povas esti, ke la komo antaŭ la unua nek efike funkcias kiel apartigilo inter la vorto ne kaj la dua negacio». (p. 31) La komo do, laŭ la frapa intuicio de Venture, rolus kiel la streko en la supra glumarka diraĵo.

La komo estas ja grava interpunkcia signo, kiu anstataŭas parolan paŭzon, kaj paŭzo evidente prezentas ian intencon de la parolanto. Ni imagu jenan vortumon:

Paŭlo legas nenion!

Temas pri frazo kompleta kaj memsufiĉa. Tamen oni povas liveri pliajn detalojn pri la nelegemo de Paŭlo:

Paŭlo legas nenion! Nek librojn, nek gazetojn!

La supra diraĵo konsistas el du partoj. La unua («Paŭlo legas librojn») plu estas memsufiĉa kaj sendependa. La dua («Nek librojn, nek gazetojn») nur kompletigas, precizigas aŭ disvolvas la unuan.

Kunligi la du partojn oni povas ankaŭ per aliaj interpunkciaj rimedoj, laŭ la intenco de la parolanto:

Paŭlo legas nenion... nek librojn, nek gazetojn... (malpli emfaza vortumo, kun eĉ ironia nuanco)

Paŭlo legas nenion: nek librojn, nek gazetojn. (pli formala vortumo, sen aparta montro de emocio)

Paŭlo legas nenion, nek librojn, nek gazetojn. (vortumo same formala kiel la antaŭa, sed kun pli mallonga paŭzo inter la du frazeroj)

En ĉiuj ĉi-supraj vortumoj tamen gravas kaj esencas tio, ke la unua parto ĉiam restas memsufiĉa, sendependa kaj memstara, ke ĝia negacio nek influas la negacion de la dua, nek estas influata de ĝi. La negacio de la dua parto, esprimata per la paro nek... nek, estas nura konfirmo, emfazo, precizigo aŭ kompletigo de la negacio trovebla en la unua parto. Pravas do Kalocsay/Waringhien, kiam ili parolas pri «nea emfazo», kaj pravas ankaŭ Venture, kiam li perceptas la gravan rolon de la komo «kiel apartigilo inter la vorto ne kaj la dua negacio».

Miroslav Malovec, en sia Gramatiko de Esperanto (kiun la erudicia esperantologo Bernard Pabst, en sia tre interesa blogo, prave epitetas «konciza, senpompa, simpla broŝuro, sed surprize densa, trafa kaj bona»), asertas i.a., ke «Sole en la kunordita rilato du negacioj ne detruas unu la alian: Neniam kaj nenie mi vidis ion similan» (p. 56). Necesas tamen tiun aserton kompletigi per mencio pri la rolo de interpunkcia signo (plejofte komo) kiel anstataŭa esprimilo de tia rilato kunordiga.

Pliaj zamenhofaj ekzemploj

Kun la celo analizi pli detale la demandon, mi prezentu kronologie kaj komentu ĉi-sube ĉiujn ĉi-tipajn zamenhofajn frazojn, kiujn mi sukcesis trovi (la grasigoj estas miaj):

(1) «Ne estas ankoraŭ tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por, nek kontraŭ [...]» (La Esperantisto 1890, n-ro 12, p. 58; OV p. 84)

La dua parto («nek por, nek kontraŭ») nur disvolvas kaj kompletigas la signifon de la io trovebla en la unua parto. Temas do ne pri ajna io, sed pri io por aŭ kontrau la Ligo. Tamen, sen la dua parto, la unua plu estus memsufiĉa kaj komprenebla (kvankam malpli kompleta, malpli informa).


(2) «Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.» (en Lingvo Internacia, 1905, n-ro 14, p. 312; OV 238)

Temas pri la frazo jam plurfoje citita supre. La dua parto («nek en rilato materiala, nek en rilato morala») nur precizigas la nenieson de la propraĵo, menciitan en la unua parto. Tamen ties negacion ĝi tute ne ŝanĝas nek nuligas. Tion pruvas aliigo interpunkcia:

Esperanto estas "nenies propraĵo"! Nek en rilato materiala, nek en rilato morala!

Imagu oratoron, kiu eldiras la unuan parton, kaj kiun tuj poste interrompas la publiko per forta aplaŭdo kaj braveo, kio estigas sufiĉe longan paŭzon inter la du partoj. Kiam li eldiras la duan parton, post la longa paŭzo, ĝia negacio retenas la ideon, la intencon kaj, precipe, la forton, la "ardon" de lia vortumo, dum aliaj rimedoj (kiel ekzemple, tiuj proponitaj en la menciita ĉina retejo), tian impreson apenaŭ transdonus.

(3) «Mi, per Dio, ne estas kulpa, nek anime, nek korpe!» (La Revizoro, Akto kvara, Sceno XV, en La Revuo 1907, n-ro 5, p. 212; pvz, parto dua, vol. 2, 1988, p. 64)

La rusa originalo tekstas jene: Я, ей-ей, не виноват ни душою, ни телом.

La serio ne nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al не — ни — ни en la rusa originalo. Tamen temas ne nepre pri imito de la rusa sintakso. Ankaŭ ĉi-fraze validas la sama interpreto, antaŭe prezentita. La dua parto («nek anime, nek korpe») nur precizigas la senkulpecon, menciitan en la unua parto. Tamen ties negacio, pro la koma apartigo, estas sendependa kaj ne influas la negacion de la unua parto, ne detruas ĝin.

(4) «ŝi nenion atingos de mi, nek per petoj, nek per minacoj.» (Georgo Dandin, Akto tria, Sceno deka, La Revuo, 1908, n-ro 23, p. 10; pvz, parto dua, vol. 3, 1988, p. 35).

La franca originalo tekstas jene: elle ne gagnait rien après moi, ni par prières ni par menaces.

La serio nenion — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al ne + rien ni ni en la franca originalo. Tamen temas ne nepre pri imito de la franca sintakso. Denove aplikeblas la antaŭa interpreto: la dua parto («nek per petoj, nek per minacoj») nur precizigas la cirkonstancojn de la neatingebleco, menciita en la unua parto, sed la dua negacio, pro la koma apartigo, ne influas nek detruas la unuan.

(5) «li ne plu scias, nek kion li diras, nek kion li faras.» (Georgo Dandin, Akto tria, Sceno dek dua, La Revuo, 1908, n-ro 23, p. 11; pvz, parto dua, vol. 3, 1988, p. 36)

La franca originalo tekstas jene: il ne sait plus ni ce qu’il dit, ni ce qu’il fait.

La serio ne — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al ne ni ni en la franca originalo. Tamen temas ne nepre pri imito de la franca sintakso. Ĉi-foje la nek-nek-frazero, anstataŭ roli kiel precizigilo de vorto menciita en la unua parto, konsistigas la rektan objekton de ties verbo (scias). Temas do pri negacia emfazo, kiu plifortigas la aluditan sensciecon.

Fama traduko de LLZ
4a eld., ĉe E.F.E.
Bildo ĉe ipernity.com
(6) «ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren, nek maldekstren.» (Marta, 1910, p. 4 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968)

La pola originalo tekstas jene: każdy śpieszył to do interesów swych, to do przyjemności; nie oglądał się ani na lewo, ani na prawo.

La serio ne — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al nie ani ani en la pola originalo. Tamen temas ne nepre pri imito de la pola sintakso. La nek-nek-frazero («nek dekstren, nek maldekstren») estas nura precizigo de la vorto flanken, menciita en la unua parto, sed ĝia negacio estas sendependa kaj ne retroefikas.

(7) «La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...» (Marta, 1910, p. 5 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968).

La pola originalo tekstas jene: Ojciec był dobry, nigdy nie gniewał się ani na mnie, ani na ciebie...

La serio neniam — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al nigdy nie ani ani en la pola originalo. Tuj falas en la okulojn la duobla negacio en la unua pola frazero (nigdy nie gniewał się, laŭvorte, «neniam *ne koleris»), kiun Zamenhof evidente ne imitis en sia traduko, ĉar Esperanto prave sekvas ne la slavan kaj latinidan, sed la ĝermanan kaj latinan modelon, laŭ kiu duobla neo egalas al jeso.

Ĉi-foje la nek-nek-frazero, anstataŭ roli kiel precizigilo de vorto menciita en la unua parto, konsistigas la rektan objekton de ties verbo (koleris). Tamen tiu frazero povus roli kiel precizigilo, se la aŭtorino eventuale estus skribinta nigdy nie gniewał się na nas, ani na mnie, ani na ciebie («li neniam koleris nin, nek min, nek vin»). Tiuokaze, «nek min, nek vin» estus nura precizigilo de la rekta objekto nin. En ambaŭ okazoj, la negacio de la dua parto estas sendependa kaj ne detruas la unuan.

(8) «Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, [...], nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, [...], nek la stratajn lanternojn [...].» (Marta, 1910, p. 17 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968).

La pola originalo tekstas jene: Marta nie widziała nic: ani stromych dachów, [...], ani ciemnych, zakopconych kominów [...], ani latarni ulicznych [...].

La serio nenion — nek — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al nie + nic ani ani ani en la pola originalo. Ree falas en la okulojn la duobla negacio en la unua pola frazero (Marta nie widziała nic, laŭvorte, «Marta nenion *ne vidis»), kiun Zamenhof evidente ne imitis en sia traduko, pro la motivo jam menciita.

Ĉi-okaze la longa nek-nek-nek-serio nur disvolvas kaj precizigas la rektan objekton de la verbo trovebla en la unua parto (nenion). Tiel elegantan disvolvon kaj precizigon apenaŭ eblus atingi alie, ol per ripetado de nek. Evidente, oni povus apartigi (kaj sendependigi!) la negacion de la unua parto (nenion) disde de la negacia serio de la dua parto (nek — nek — nek) per alia rimedo ol komo, ekzemple per dupunkto, eble pli trafe, kiel en la pola originalo: «Marta vidis nenion: nek la krutajn tegmentojn, [...], nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, [...], nek la stratajn lanternojn [...].»

(9) «post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron.» (Marta 1910, p. 40 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968)

La pola originalo tekstas jene: za kilka dni nie miałaby już za co kupić ani obiadu dla ciebie i dla siebie, ani drewek do zapalenia w piecu.

La serio ne — nek — nek en la zamenhofa traduko respondas al nie ani ani en la pola originalo. Nun falas en la okulojn la manko de komo inter la negacio de la unua parto («ne havus») kaj la negacio de la dua («nek tagmanĝon [...] nek lignon»). Manke de la kutima apartigilo, kiu ordinare sendependigas la du negaciojn, oni eble atendus alispecan vortumon, kiel «ŝi jam ne havus por kio aĉeti tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron». Kial Zamenhof ne vortumis tiel? Ĉu li simple paŭsis la polan? Nu, eble la pola vortumo iom influis lin, sed verŝajne lin decidigis precipe tio, ke eventuala manko de nek antaŭ «tagmanĝon» igus la esprimon «nek lignon» dubasenca, ĉar oni ne plu certus, ĉu ĝi rilatas al la verbo «havus» aŭ al la verbo «aĉeti». Per simpla almeto de "pleonasma" nek antaŭ «tagmanĝon», la frazo fariĝas tute klara kaj nemiskomprenebla.

Rimarkindas ankaŭ tio, ke Zamenhof kuraĝe tradukis laŭvorte la polaĵon nie miałaby już za co kupić: «ŝi jam ne havus por kio aĉeti». La esprimo «ne havi por kio» estas neofta en Esperanto, kvankam ĝi ne estas nur pola. En la portugala, ekzemple, oni uzas tre similan vortumon, tamen kun alia prepozicio: (ela) já não teria com que comprar (laŭvorte: «ŝi jam ne havus kun kio aĉeti»).

(10) «Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn [...], neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj [...] (Marta 1910, p. 111 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968)

La pola originalo tekstas jene: Nigdy, przenigdy, ani w dniach pomyślności i dostatku, ani w chwili zapadnięcia w samotność i ubóstwo, ani nawet w porze, w której próbowała wstępować na różne drogi [...], Marta nie wyobrażała sobie, aby siły jej były tak słabe [...].

La serio neniam — nek — nek — nek — neniam en la zamenhofa traduko respondas al nigdy, przenigdy ani ani ani nie en la pola originalo. Falas en la okulojn la duobla negacio en la pola teksto (nigdy, przenigdy [...] nie, «neniam plu *ne»), kiun Zamenhof lerte evitis per koma apartigo kaj ripeto de neniam en la lasta parto de la longa frazo. Rimarkindas ankaŭ tio, ke la serio nek — nek — nek, kome apartigita disde la unua kaj de la dua neniam, negacie izoliĝas de tiuj du adverboj kaj ne influas nek nuligas ilian negacian valoron.

(11) «Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.» (Proverbaro, 1910, proverbo n-ro 2145, p. 75 de la dua eld., ĉe Stafeto, J. Régulo, La Laguna 1974)

Kiel en antaŭaj frazoj ĉi-specaj, la dua parto («nek por mordi, nek por gluti») estas nura disvolvo kaj precizigo de la adverbo nenio, kiu sidas en la unua parto, kaj ĝia negacia valoro izoliĝas per koma divido inter la du partoj de la frazo.

(12) «La homoj venis en grandaj amasoj, estis granda kurado kaj puŝiĝado, tamen neniu sukcesis, nek la unuan, nek la duan tagon.» (Fabeloj de Andersen, dua parto. Parizo. Esperantista Centra Librejo, 1016, p. 62; pvz parto dua, vol. 7, 1992, p. 304)

La dana originalo tekstas jene: Folk strømmede til, der var en Trængsel og en Løben, men det lykkedes ikke, hverken den første eller anden Dag.

La dua parto (men det lykkedes ikke, hverken den første eller anden Dag) signifas laŭvorte «tio ne sukcesis, nek la unuan, nek la duan tagon». Mi atentigu, ke, en la dana, duobla neo egalas al jeso, aŭ alivorte, du negacioj nuligas sin reciproke. Malgraŭ tio, en la supra frazo, la paro hverken — eller («nek — nek») de la dua frazero ne detruas la negacion de la unua frazero, esprimitan per ikke («ne»)! Okulfrapas ankaŭ tio, ke la du frazerojn disigas komo, kiu ŝajne ankaŭ ĉi-lingve rolas kiel apartigilo, izolante la du negaciojn kaj nuligante ilian interefikon.

Tamen ni scias, ke la andersenajn fabelojn Zamenhof tradukis ne el la dana originalo. Tion ja li mem asertis en jena poŝtkarto, sendita al Blicher (plej probable Martin Blicher) je 1908-04-30:

Kara Sinjoro!

Vi estas tute prava. Mi mem sentis, ke mia traduko de Andersen enhavos multe da nekorektaĵoj pro tio, ke mi tradukis ne el la originalo. Sed la danan lingvon mi ne konas; mi tamen tiel forte amas kaj adoras Vian grandan verkiston, ke mi ne povis rifuzi al mi la plezuron esperantigi kelkajn liajn fabelojn. Sed kompreneble estos multe pli bone, se Andersenon tradukos ia dano, kaj mi estos tre ĝoja, se iu dano, kiu posedas bone Esperanton, volos preni sur sin la tradukon de ĉiuj fabeloj de Andersen.
                                      Via L. Zamenhof

(en pvz, kajero 8, 1980, p. 255-256)

Zamenhof tradukis plej probable el la germana, sed kiun tradukon li uzis? Nu, Wilhelm Wingen, en sia artikolo La Zamenhofa pasivo, enpresita en la festlibro Li kaj ni (p. 369-378) asertis, ke Zamenhof tradukis la Fabelojn de Andersen el Andersens sämmtliche Märchen, germana traduko de H. Denhardt, publikigita de Reclam en Lepsiko (1875), sed li prezentis nenian pruvon pri tio. Tiun tradukon mi ne sukcesis konsulti, sed mi konsultis pli fruan tradukon (1872), de Julius Reuscher, bele ilustritan de Ludwig Richter (1803-1884), aperintan ĉe Günther, ankaŭ en Lepsiko, kaj ŝajne sufiĉe furoran, ĉar ĝis 1984 oni reeldonis ĝin ne malpli ol 31-foje. Jen kiel tekstas la supra frazo en tiu germana versio (p. 296):

Die Leute strömten herzu, da war ein Gedränge und ein Laufen, aber es glückte nicht, weder den ersten noch den zweiten Tag.

Kvankam ankaŭ en la germana, same kiel en la dana, du negacioj nuligas sin reciproke, tamen la paro weder — noch («nek — nek») de la dua frazero ne detruas la negacion de la unua frazero, esprimitan per nicht («ne»), kaj ankaŭ ĉi-traduke la du frazerojn disigas komo, kiu ŝajne denove rolas kiel apartigilo, izolante la du negaciojn kaj nuligante ilian interefikon.

La samajn sintaksajn trajtojn, kun koma apartigo de la du frazeroj kaj izoliĝo de ambaŭflankaj negacioj, mi trovis ankaŭ en jena nederlanda traduko, en kiu tamen min surprizas la paro niet — niet anstataŭ noch — noch («nek — nek»):

De mensen stroomden toe, er waren een gedrang en geloop, maar het lukte niet, niet op de eerste, en niet op de volgende dag.

Konklude

Ŝajnas do, ke ĉi-specajn nek-nek-frazojn zamenhofajn bone subtenas analogaj vortumoj en lingvoj latinidaj, slavaj kaj ĝermanaj. En la lastaj (kaj ankaŭ en Esperanto), malgraŭ la ordinara reciproka detrua forto de du negacioj, per koma apartigo okazas izoliĝo de ambaŭflankaj negacioj, kiuj tiel perdas sian nuligan interefikon.

La abundaj ĉi-supraj ekzemploj, kaj el originalaj tekstoj kaj el tradukoj plurlingvaj, montras, ke ĉi-specaj nek-nek-frazoj fontas ne el plumeraroj aŭ preteratento de Zamenhof, sed el konscia elekto, gramatike pravigebla kaj stilistike praviginda. Esperantan vortumadon oni prefere analizu ne algebre kaj redukte, sed multflanke, plurfonte kaj vastpaletre.


P.S.

Plej multaj el la ĉi-supre montritaj ekzemploj originas el Marta, kiun Zamenhof tradukis el la pola: eble tial, ke la paro ani — ani estas ofta en tiu lingvo (aŭ almenaŭ ĉe la aŭtorino de Marta). Tamen ne ĉiam Zamenhof povis traduki ani — ani per nek — nek. Jen ekzemplo:

«kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia!» (Marta, p. 30 de la 4a eldono, ĉe E.F.E., 1968)

La pola originalo tekstas jene: jakże szczęśliwą, świetną jest pozycja tej kobiety, która jednak nie wydaje się ani bardzo ukształconą, ani wielce pociągającą!


En tiu ĉi pola frazo ni renkontas klaran duoblan negacion (nie / aniani), kiu kondukus al absurda vortumo en Esperanto («ne ŝajnas nek tre klera nek tre simpatia»). Tial Zamenhof devis rezigni la unuan nek. 

sábado, 25 de março de 2017

KOMPLIKAJ VERBOFORMOJ

Antaŭ nelonge en la fejsbuka listo Ateneo sen buŝumo oni diskutis pri (kaj eĉ ludis per!) sintezaj kunmetitaj verboformoj (farinti anstataŭ esti farinta, sidanti, anstataŭ esti sidanta, fariti anstataŭ esti farita ks). Nu, mi diru ke, antaŭ 30 jaroj, kiam mi eklernis Esperanton en Portugalio, neniu uzis tiajn formojn ĉi tie, aŭ mi almenaŭ tute ne memoras, ke mi iam aŭdis ilin. Kiam, kelkajn monatojn post la eklerno en mia hejmlando, mi vizitis mian unuan internacian kongreson, nome la 43an IJK, en Krakovo, mi unuafoje aŭdis tiajn formojn el la buŝo de itala partoprenantino. Aliaj kunparolantoj dubis pri ilia ĝusteco, sed ŝi, flua parolanto, konvinke pravigis ilin kaj eĉ citis aŭtoritatajn nomojn, se mi bone memoras.


Nu, de tiam mi tiajn formojn renkontis pli kaj pli ofte, kaj parole kaj skribe, precipe la intus- kaj atas-formojn. Nun ili trovas lokon eĉ en PMEG, kiu prave — kaj tre klare, kiel kutime — dediĉas al ili tutan paragrafon. Tamen ŝajnas, ke tiaj formoj ne estas “modernaĵo” en Esperantujo. Jam en aprilo 1907, en La Revuo (p. 337), responde al S-ro H.A., Zamenhof ja skribis jenon:

La formoj «amatas», «amitas» k. t. p, anstataŭ «estas amata», «estas amita», per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se «as», «is» k.t.p. signifus «estas», «estis»; sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo «esti», tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.


Tiun ĉi klarigon oni poste enmetis en ĉiujn eldonojn de Lingvaj Respondoj de L. L. Zamenhof.

Evidente la respondo de Zamenhof ne implicas, ke tiajn formojn oni uzis jam en 1907, sed almenaŭ ĝi pruvas, ke ilin oni tiam konsideris aŭ eĉ proponis, almenaŭ en privataj leteroj.

Nu, alia flanko de la demando kuŝas en tio, ke la uzo de sintezaj aŭ eĉ de nesintezaj kunmetitaj verboformoj (esti -inta, esti -anta, esti -ita ks) povas impresi malagrable kaj malelegante en okazoj, kiam la uzo de simplaj formoj ŝajnas sufiĉa kaj tute klara. Probablan rekordon pri akumuliĝo de nesintezaj kunmetitaj verboformoj mi trovis en 1991, en la revuo Esperanto (n-ro 1000, p. 74), en jena frazo el la plumo de Douglas B. Gregor:

Estas rimarkinde, kiamaniere gravaj aldonoj al la scio, kiuj estus meritintaj esti aperintaj en fakaj revuoj kaj tie estus vekintaj la atenton de fakuloj, ĉi tie ŝajnas esti faritaj tute hazarde...


Nu, temis certe pri momento tute seninspira (ni ĉiuj rajtas tiajn!) de la erudicia kimro, kiu feliĉe nin regalis per aliaj tekstoj ege pli ravaj kaj inspirplenaj, kiel la traduko Reĝo Edipo kaj Antigona, kiun Karolo Piĉ, en kurioza recenzo, laŭdis «tre bona» kaj (imagu!) «senneologisma».

Tamen, en la fora jaro 1991, mia junula impertinento igis min verki, surbaze de la citita rebusa frazo, jenan satiran “poemon”, kiu ĝis nun kuŝis, kune kun multaj aliaj, en aktujo plena de tajposkriptoj kaj eĉ manskribaĵoj neeldonitaj (verŝajne ankaŭ neeldonindaj), konataj al neniu krom la aŭtoro:


poeminto


Zam! Zam!

estintas vi kulpinta pri ĉi kaĉo
se estintus vi kreinta nian lingvon Esperinto
sen provizo tiel puce participa
ne estintus aperintaj kaj pluintaj
ĉi verkuntoj volintaj komplikinti


          (scivolintas mi pri l’ kriĉo
           kiun estigintus ĉi verkuntoj
           plenumint-estinte lite:
           ĉu «ĝi ŝprucis!» aŭ «estintas ĝi ŝprucinta!»)